PIV · 8175
kompliment¹o
kompliment1o
1 Gratulaj flataj vortoj adresataj al iu: fari komplimenton; adresi al iu komplimenton pro lia sukceso; diri komplimentojn al virino; okaza komplimento ne iras al testamento Z.
2 Ĝentilaj ceremoniaj formuloj: vi afable tion diras pro komplimento Z; manieroj k komplimentoj apartenas al la akcepta saluto Z.
komplimenti (tr) Fari al iu komplimenton 1 aŭ 2: komplimenti iun pri lia kuraĝo; komplimentu lin komisie de mi Z.
komplimenta. Prezentanta komplimenton: komplimenta dediĉo.
komplimentema. Inklina al komplimentoj: li estas komplimentema k flatema.