PIV · 4583
★flat/i
★flat/i (tr)
1 Per troaj aŭ falsaj laŭdoj peni plaĉi al iu, logi iun, akiri ies favoron: se vi volas filinon, flatu la patrinon Z; batu malbonulon, li vin flatos Z; ha, krokodilo, kiu flatas la homojn por ilin sufoki! Z; por kio do mi flatus al malriĉaj? Z; kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu Z; flatate gardu vian saĝon K; (abs) ne pensu, ke mi flatas Z; (f) tiu portreto flatas ŝin.
2 Afable indulgi, por stimuli, fervorigi: tiaj interrilatoj flatis lian ambicion Z; mi estis tre flatita de la favora akcepto, kiun vi faris al mi Z; ĉu la flatita popolo mem ion gajnus de tio? Z; (abs) tempo flatas, tempo batas Z. ☞ favori, komplezi.
3 (refleksive) Havi iluzion pri: mi ne flatas min, ke mia koro estas sama, kiel tiu B; eble vi flatas al vi, ke vi falos kiel herooj? Z.
flata. Tia, ke ĝi flatas: flataj vortoj; flata bildo Z (en spegulo); rolo tre flata, sed tre ŝarĝa Z.
flato. Io, per kio oni flatas: komenci per flato k fini per bato Z; esperis flaton, ricevis baton Z; por ies flato Z.
flatado. Agado de flatanto: el la popolamasa polvo li per flatado levis sin ĝis la stato de favorato Z.
flataĵo. Vortoj, per kiuj oni flatas: meti ŝin en tian staton, ke ŝi plu neniam plaĉu al la dirantoj de flataĵoj Z; li diradis al tiu aŭ alia ĉarma infano kelkajn rapidajn flataĵojn Z.
flatema. Inklina al flatado.
flatisto, flatulo. Persono flatema.
ĉirkaŭflatadi. Superŝuti iun per flataĵoj.
elflati, perflati. Akiri per flatado.