← Reen al K

PIV · 8174

komplik¹i

komplik1i (tr) Malfaciligi per tro granda nombro da ĝenaj elementoj: manko de la plej gravaj dokumentoj komplikis la tutan aferon B; la vivon ne kompliku per vanaj zorgoj; komplikanta interveno. impliki, konfuzi.
komplika. Embarase malsimpla: komplika intrigo, problemo, maŝino.
kompliko 💻 Malfacileco de problemo, mezurata per la komputaj rimedoj bezonataj por solvi ĝin: polinoma kompliko; memorkompliko, tempokompliko; komplikoteorio. komputebla.
komplikaĵo
Io, kio komplikas: batalo kontraŭ la komplikaĵoj de la socia vivo Z; diplomatia komplikaĵo.
Apero de novaj morbaj simptomoj, ŝuldataj al la sama afekcio: la malsano povas konduki al komplikaĵoj Z.
komplikeco. Eco de io komplika.
komplikita
Tia, ke oni ĝin komplikis.
= komplika: rigardi aferon kun des pli da estimego, ju pli ĝi estas komplikita Z; en la lingvoj naciaj ekzistas la plej komplikitaj deklinacioj Z; la signoj por universala uzado estas tro komplikitaj Z; komplikitaj juĝaj procesoj Z.