PIV 2026 · Artikolo 16473
vektoro
vektoro
1 FIZI fizika grando (ekz. forto), kiu povas esti prezentata per streko kun difinitaj longo kaj direkto, kaj kiu kunmetiĝas kun aliaj tiaj grandoj laŭ la paralelograma regulo.
4 BIOL insekto aŭ alia organismo, kiu transdonas patogenon al alia organismo.
5 BIOL aganto 2, ekz. plasmido aŭ viruso, kiu entenas aŭ portas modifitan genan materialon (rekombinitan DNA-on), kaj kiu estas uzebla por enkonduki fremdajn genojn en la genaron de organismo.
vektora rilata al vektoro: MATE vektora kalkulo vektora spaco AVIA vektora kalkulilo
ejgena vektoro nenula elemento de ejgena spaco. ➞ ejgeno.