PIV 2026 · Artikolo 11863

patogeno

Litero P

patogeno BIOL io, precipe infekta mikroorganismo, kiu povas estigi malsanon: la homo estas ĉiam ĉirkaŭita de patogenoj kaj parazitoj EspR oni povas per matematikaj modeloj antaŭdiri la kvanton de la personoj en iu komunumo, kiuj devas esti vakcinitaj por efike bremsi la disvastigon de la patogeno LibF
patogena rilata al patogeno; kapabla estigi malsanon: la homa imuna sistemo defendas onin kontraŭ eksteraj kaj patogenaj elementoj RPi la plej oftaj tipoj de tiuj bakterioj ne estas patogenaj VLe