PIV 2026 · Artikolo 11425
organismo
organismo BIOL
1 ĉe plurĉela vivulo tuto de la organoj, kiuj kunagadas por daŭrigi ties vivon: la impreso de la momento estas la sola potenco, kiu forte efikas sur organismoj de infanoj Z ➞ korpo.
2 = (prefere) vivulo (plurĉela aŭ unuĉela): vivaj kreitaĵoj, kiuj apartenas al la organismoj de la plej malalta grado FK ni similos organismon sen kapo kaj sen manoj Z
organisma apartenanta aŭ rilata al organismo: organisma malsano organisma strukturo
mikroorganismo = (prefere) mikrobo.