PIV · 16685
★viv/i
★viv/i (ntr)
1 Posedi la fiziologiajn kapablojn de nutriĝo k reproduktiĝo (pp plantoj), eventuale ankaŭ de moviĝo (pp bestoj) k krome de pensado (pp homoj): la bestoj k vegetaĵoj vivas, la mineraloj ne vivas B; oni devas manĝi por vivi; ĉiuj estas mortigitaj k ne vivas! Z; sorĉistinon ne lasu vivi X. ☞ vegeti.
2 Uzi tiujn kapablojn dum la tempo inter naskiĝo k morto: vivi longe, longajn jarojn, vivu li! (krio por deziresprimi al iu longan vivon); vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu Z; li ne vivos pli ol unu tagon Z; kiu vivos, tiu vidos Z (tion oni ekscios nur kun la tempo).
3 Uzi plene k ĝue ĉiujn tiujn kapablojn: ĉiuj homoj mortas, sed malmultaj vivas; libere spiri ne signifas vivi! Z.
4 Uzi tiujn kapablojn laŭ iaj kondiĉoj, ia maniero: vivi sola, kun edzino; vivi kun iu kiel hundo kun kato Z; vivi kun iu en granda amikeco Z; ili vivas per unu animo en du korpoj Z; ili estis tiel malagrablaj, ke oni ne povis vivi kun ili Z; vivi en urbo, en la kamparo; vivi sub reĝo, en respubliko; vivi pensie, emerite; vivu mizere, sed vivu libere! Z; vivi en ĝojo k plezuro Z; vivi kiel ĉe la brusto de Dio Z; fastas sufiĉe, kiu vivas malriĉe Z; vivu stomako laŭ stato de l’ sako Z; vivi laŭ siaj principoj; ĉiu vivas laŭ sia prudento k sento Z; ĝi vivis ekskluzive nur por sia kurado Z; (tr) vivi duoblan vivon (sub du nomoj ks). ☞ konduti.
5 Havigi al si la rimedojn por sin nutri: bestoj, kiuj vivas el rabaĵo, de rabado; vivi de sia laboro, de ŝparita kaso Z, de estontaj enspezoj Z; profesio, de kiu li devus vivi k nutri sian familion Z; li vivas el la salajro de sia edzino; pastro vivas de preĝoj, advokato de leĝoj Z; vivi laŭtage Z; vivi per sistemo de «el mano al buŝo» Z (sen ŝparoj); vi kun viaj filoj vivos per la restaĵo X; (f) la lando vivas precipe el kafkultivado.
6 Daŭre resti en la memoro de la homoj: eterne vivas glora nomo! Z; liaj kantoj ankoraŭ vivas, k nur per ili solaj vivas la dioj k herooj de la antikveco Z; via amo ĉiam vivos en mia koro.
vivo
1 Spontanea aktiveco propra al organizitaj estaĵoj: vegetaĵa, animala vivo; vegeta, intelekta, morala vivo; tio estas afero pri vivo k morto; lia vivo pendis nur sur unu fadeno Z; ili rimarkis en ŝi ankoraŭ vivon Z; tiu fanfaronado kostis al li la vivon Z; reveni al la vivo (el sveno); ŝuldi sian vivon al iu (kiu ĝin savis); la nepraj bezonoj de la vivo; (f) nova vivo ekfluis tra la paralizitaj membroj Z; ĉiu statuo ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon Z; «ĉiam k eterne ĉio restas plena de vivo!», parolis la tuta naturo Z; je mia vivo!.
2 Periodo de la naskiĝo al la morto aŭ al la nuntempo, aŭ de la nuntempo ĝis la morto: uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa Z; homo lernas la tutan vivon Z; esti ligita por la vivo; li restos kripla por la cetero de sia vivo; tion mi faris mian tutan vivon!; ricevi novan lukontrakton da vivo; asekuro pri la vivo; la meza espero de vivo. ➞ vivdaŭro.
3 Tuto de la agoj, okupoj, kiuj plenigas tiun periodon; cirkonstancaro, meze de kiu ĝi pasas: li rakontis al mi sian vivon B; tion eble diros al vi folieto, elŝirita el la vivo de virino Z; en sia privata vivo ĉiu homo havas plenan rajton […] Z; la publika vivo de Jesuo; skribi la vivon de Z.; (speciale en titoloj) la Vivo de Jesuo; «la Nova Vivo» de Danto; «la Paralelaj Vivoj» de Plutarko; (personige) vivo glate ne fluas, ĉiam batas k skuas Z. ➞ vivteni.
4 Maniero, kiel individuo uzas tiun periodon: tre malĝoja estis tiam mia vivo Z; des pli intima k amoplena fariĝis ilia vivo familia Z; por la malsameco de la moroj k aranĝoj de la vivo Z; la kolosa Ĥinujo, kiu nun vekiĝas al nova vivo Z; por mi komenciĝis nova vivo Z; li decidis aranĝi por li pli bonan vivon; vivo modera estas vivo sendanĝera Z; kia vivo, tia morto Z; vivi pian, agoplenan, skandalan vivon; la vivo de bohemiano; hunda vivo Z.
5 Agado, vigleco, movopleneco: ĝi estis urbo sen karaktero k vivo; li estis juna, arda, plena de vivo; Georgo enportis vivon en la vintrajn vesperojn Z; kia vivo, kia gajeco komenciĝis nun en la kastelo! Z; dramo, romano plena de vivo; la vidaĵo, kiu prezentiĝis en la profundo de la magazeno, estis plena de vivo Z.
6 Θ Stato de ekzisto en la sentempeco: vi ne dubas pri transmorta vivo? Z; eniri en la vivon eternan Z; la alia vivo Z; (speciale: la atingo de la paradizo) mi estas la releviĝo k la vivo N; mi estas la pano de vivo N.
viva
1 (iu) Karakterizata de vivo; vivanta: mi englutos ilin vivaj X; miloj k miloj da homoj estis forbruligitaj vivaj de la Inkvizicio; almenaŭ neniun ili havu viva! Z; desegni, pentri laŭ viva modelo; viva lingvo Z.
2 (io) Karakterizata de vigleco, rapidmoveco, energio: rigardo, en kiu ektremis viva lumo Z; la dancoj iris jam en pli viva takto Z; viva disputo B; ambaŭ virinoj videble posedis karakterojn vivajn k ekscitiĝemajn Z; mi havis kun ŝi tre vivan flirton.
vive. En viva maniero; vigle, frapante: tiu impreso tiel vive staris antaŭ la animo de la maljuna virino Z; ŝi lin vive interrompis B; ĉu…? vive ekkriis la filino Z; ŝi prezentis al si tute vive lian vizaĝon Z.
vivuo Z. Krio «vivu!»: vivuoj sonis ĉie ĉe lia alveno; ili toastis vivuon al la nova jaro Z.
vivado. Vivo 4: mia tre modesta k tre avara maniero de vivado Z; modelo de dioplaĉa vivado Z.
vivanto. Homo vivanta: ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto Z; vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras Z; Adamo donis al sia edzino la nomon Evo, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj Z; de sur la tero de vivantoj li estas fortranĉita X.
viveco. Eco de io viva: la viveco de ŝiaj okuloj beligis ŝian iom ordinaran vizaĝon; ĉiuj admiris la vivecon de la rebatoj.
vivejo. Loko, en kiu homo aŭ besto kutime vivas.
vivema. Tia, ke ĝi daŭre vivas: vivema malamo.
viveti. Vegeti 2.
vivigi
1 Fari, ke iu vivu: ĉu mi estas Dio, por mortigi k vivigi? X; metio lacigas, metio vivigas Z.
2 Fari, ke io estu viva: multaj foiranoj vivigis la ordinare senhoman landvojon Z; viviga printempa blovo B.
vivulo. Vivanta estaĵo: elpeli iun el la mondo de la vivuloj Z; ⚥ animala, vegetaĵa vivulo. ☞ organismo.
vivulicido. Substanco, mortiganta tre diversaspeciajn vivulojn. Sin. biocido. ☞ fungicido, insekticido, mikrobicido.
vivodona. Viviga: la vivodona forto de la sunradioj Z.
vivoplena. Plena de viveco: la vivoplenaj stratoj de Varsovio Z; la surtera Venero, tiel vivoplena k flama! Z.
vivipova. Tia, ke ĝi kapablas vivi: vivipova infano; ili timas, ke nia ideo montros sin ne vivipova Z; nia literaturo malaperigos ĉian dubon pri la vivipoveco de nia lingvo Z.
dumviva
1 Daŭronta dum la tuta vivo: dumviva rento; dumviva bieno; kondamnita al dumviva malliberiĝo.
ĝisvivi (tr) Vivi ĝis iu momento; atingi per sia vivo: vi ĝisvivos ankoraŭ la ĝojon vidi lin Z; la patrino ne ĝisvivis la edziĝon de sia filo B; ĝisvivi la feliĉon, la amon B.
kunvivi. Vivi kun iu: ili geedziĝis k ili kunvivis feliĉaj por ĉiam (fino de fabeloj); li estis mia kunvivanto dum tri jaroj; nia ĉiujara kunvenado k kunvivado Z.
★malviva. Ne posedanta la vivon: malviva substanco; malvive naskita infano (mortnaskito); la afero montriĝis malvive naskita Z.
porvivaĵo. Rimedoj por sin nutri: ili ekstermadis la produktojn de la tero k ne restigadis porvivaĵon ĉe la Izraelidoj X.
postvivi, supervivi, transvivi (tr)
1 Ankoraŭ plu vivi post ies morto: kiam la homo, kiun mi amis, estis mortanta, mi pensis, ke mi lin ne supervivos Z; transvivu min! Z; mi estas pli ol maljuna, ĉar mi transvivis min mem Z (vivis plu, perdinte siajn fortojn aŭ intelekton); ⚥ la supervivo de la plej taŭgaj.
2 Ankoraŭ plu vivi post grava okazaĵo: li ne supervivos la (funebran) sciigon Z; patrino lia amas lin varmege k certe ne transvivus lian punon Z.
3 (pp io) Ekzisti ankoraŭ post ies morto: la sunradio postvivos ja nin ĉiujn! Z; inter tiuj, kies verko transvivis ilian morton, necesas citi Markson; oni povas esperi, ke la memoro de granda homo per duonjaro supervivos lian morton Z; (f) transvivi sin mem (vivi post sia morto en la memoro de la homoj).
revivi. Denove vivi: vidu, la mortinta rozujo revivis! Z; (f) revivis lia malnova entuziasmo.
revivigi
1 Fari, ke iu mortinta revivu: Johano estas la sola, kiu rakontas, ke Jesuo revivigis Lazaron. ☞ relevi.
2 ⚕ Per mekanikaj aŭ kemiaj procedoj atingi, ke la koro denove batu: revivigi droninton, sveninton, vunditon. ☞ reanimi.
reviviĝi. Revivi: (f) la malnova malpaceto reviviĝis en lia memoro Z.
senviva
1 Perdinta la vivon: senviva li ne estis, tamen oni ankaŭ ne povis diri, ke li vivas Z; li estis kiel senviva.
2 Ne posedanta vivecon: ŝiaj okuloj, antaŭe tute senvivaj, komencis flami Z; krom tio estis silente, senvive ĉirkaŭe Z.
senvivigi. Forpreni la vivon: estas feliĉo, ke la maljuna avino jam ne vivis, alie li senvivigus ŝin Z.
travivi (tr)
1 Pasigi vivante: vivon travivi estas art’ malfacila Z; travivi teruran minuton, grandan epokon, la junecon en malliberejo B; la domo, kie li estis travivinta ĉiujn siajn tagojn Z; la travivita tempo reaperis antaŭ liaj okuloj.
2 Ekkoni, senti, sperti dum sia vivo: de post sia juneco li neniam plu travivis tian feliĉan tempon Z; travivi gravan okazon, malfeliĉojn, sukceson, belajn festojn; mi estis juna k ne multon travivis B; vi vidas, ke mi travivis multe B.
travivaĵo. Tio, kion persono travivis: «la Travivaĵoj de Ro Ŝo» (memoraĵoj).
bonvivanto Z. Homo, kiu ne faras al si zorgojn k ĝuas la vivon.
libervivulo Z. Homo, kiu vivas laŭ sia bonvolo, ne zorgante pri la decreguloj.
longviveco. Longa daŭro de ies vivo: la longviveco de korvo.