PIV 2020 · 16465
★veget/i
★veget/i (ntr)
1 🍁 Plenumi la funkciojn de nutriĝo, kreskado k maturiĝo, el kiuj konsistas la vivo de vegetaĵo: la arboj vegetas B.
vegeta
1 Rilata al la vegetado.
2 (f) Malvigla, senemocia: ĉio estus preferinda al tiu velka, dormema k vegeta vivo en peze enfermita aero. ☞ mucida.
vegetado. Vivofunkciado de vegetaĵoj.
vegetaĵo
1 🍁 a) (ss) Ĉiu ano de grupego (vegetaĵoj) de eŭkariotaj vivuloj, kiujn karakterizas i.a. ĉelmuro el celulozo aŭ kitino, posedo de klorofilo (escepte de la fungoj) k ĝenerale malforta sent- k moviĝ-kapablo; la vegetaĵoj ampleksas la regnojn de fungoj, kromistoj k plantoj. ☞ planto, animalo, protozoo. Sin. vegetalo. b) (vs, ark.) Ĉiu ano el vegetaĵoj 1 k bakterioj vs. Sin. vegetalo.
vegetaĵa
1 Rilata al la vegetaĵoj: vegetaĵa ĉelo.
2 Konsistanta, aŭ ekstraktata, el vegetaĵoj: vegetaĵa dieto, butero.
vegetaĵaro Z 🍁 Tuto de la vegetaĵoj (vs) de tuto aŭ parto de la mondo, kun aparta konsidero al iliaj interrilatoj, precipe al ilia grupiĝo en kunaĵojn. ☞ flaŭro.
vegetaĵismo. Pridieta doktrino, kiu malkonsilas nutri sin per ĉia animaldevena nutraĵo. Sin. vegetalismo. ☞ vegetarismo.
vegetaĵano. Praktikanto de vegetaĵismo.