PIV · 16673
vit⁸o
vit8o 🍁 G. (Vitis el vitacoj) de grimpaj, sarmentaj arbustoj kun ĉiroj, kun plejofte mane lobaj folioj, kun floroj en tirsoj k kun sukplenaj, kelkfoje dolĉaj k manĝeblaj beroj; ĉ. 65 sp-oj, N-hemisferaj, kelkaj kultivataj por ornamo k unu (vinberujo) por vinberoj. ☞ labrusko. ➞ vitŝimo.
vina vito (V. vinifera) Vinberujo.
vitacoj. Fam. (Vitaceae) de dukotiledonaj plantoj; ĉ. 800 sp-oj el 14 g-oj, i.a. vito, ampelopso k partenociso.
vitejo. Vinber-ĝardeno aŭ ‑kampo.
vitologio 🍴 La scienco pri la diversaj vitospecoj, iliaj priskriboj, devenoj k scienca klasifikado.