PIV · 15146
ŝim/o
ŝim/o 🍁 Mikroskopa fungo aŭ oomikoto, havanta bone rimarkeblan micelion aŭ sporaron.
blua ŝimo (kn) Blua sp. de penicilo, kreskanta ekz. sur pomo (Penicillium expansum) k citrono (P. italicum).
griza ŝimo. Botrito.
verda ŝimo. Verda sp. de penicilo (P. digitatum), kreskanta sur pomo.
★ŝimi (ntr)
1 Iĝi kovrita de ŝimo: forgesitaj panpecoj ŝimis en la ŝranko; ne venditaj libroj, kiuj ŝimas sur la bretoj.
2 (f) Resti longe forlasita k senutila: li ŝimis en senaktiveco k enuo.
ŝimaĵo. La tavolo de ŝimo(j), kiu kovras la supraĵon de ŝimanta pano, frukto, fromaĝo ks.
ŝimigi. Fari, ke io ŝimu: ŝimigi fromaĝon en speciala kelo.
akvoŝimoj 🍁 Oomikotoj.
foliŝimo 🍁 (kn) Plantpatogena ŝimo, precipe apartenanta al la g-oj peronosporo, plasmoparo aŭ fitoftoro (el oomikotoj), ekz. terpomŝimo (Phytophthora infestans), tabakŝimo aŭ foliŝimo de tabako (Peronospora hyosciami, sin. P. tabacina), foliŝimo de vinberujo (Plasmopara viticola). ☞ melduo, ojdio.
panŝimo. Komunuza nomo de diversaj ŝimoj, kreskantaj sur pano:
1 Chrysonilia sitophila;
2 diversaspeciaj mukoraloj.
plastŝimo (kn) Ŝimo, kreskanta sur plasto: bruna plastŝimo (Papulospora byssina), blanka plastŝimo (Scopulariopsis fimicola).
verticilŝimo. Verticilio.
vitŝimo. Funga malsano de la vitfolioj.