PIV 2026 · Artikolo 8737

kromisto

Litero K

kromisto BOTA eŭkariota organismo, precipe unuĉela, filamenta aŭ kolonia; la plejmulto estas fotosintezaj, sed ne estas plantoj, kaj ili ne konservas sian energion kiel amelon; ili enhavas diversajn aliajn pigmentojn, kiuj donas al ili brunan aŭ flavan koloron. membro de la proponita polifileta regno Chromista (kromistoj) el la domanio Eukaryota ➞ brunalgo, diatomeo, fitoftoro, kokolito.