← Reen al V

PIV 2020 · 16467

vegetar²a

vegetar2a. Konforma al la vegetarismo: vegetara dieto.
vegetarano. Praktikanto de la vegetarismo.
vegetarismo. Pridieta doktrino, kiu malkonsilas nutri sin per io, kio vivis per animala vivo (ekz. la karno de besto aŭ fiŝo), sed permesas la produktojn el la animala regno (lakto, ovoj, mielo ks). vegetaĵismo.