PIV 2026 · Artikolo 18972

vegano

Litero V

vegano persono, kiu provas eviti ĉiajn formojn de ekspluato de bestoj kaj krueleco al bestoj, kutime per neuzado de manĝaĵoj, trinkaĵoj, vestaĵoj kaj aliaj produktoj, kiuj devenas de bestoj: la nombro de vegetaranoj kaj veganoj kreskas WKl ➞ vegetarano.
vegana konforma al la vivmaniero de veganoj: mi travivis ekskurson al iu mezepoka, taja, vegana restoracio en la urbocentro de Vroclavo JBt li multe varbas por vegana vivstilo en la movado, ekzemple dum SES oni ricevis veganan manĝaĵon pli malmultkoste ol viandmanĝaĵojn Ko ➞ vegetara.
veganismo vivmaniero de veganoj: veganismo estis kvazaŭ tute natura vojo, kiam mi malkovris pli kaj pli pri la besta industrio Ko Sin. vegetaĵismo, vegetalismo. ➞ vegetarismo.