← Reen al V

PIV 2020 · 16468

vehikl/o

vehikl/o
Substanco, en kiun oni metas aŭ solvas efikantajn substancojn por prepari medikamenton: vazelino, alkoholo, kakaobutero estas la vehikloj respektive de ungventoj, tinkturoj k supozitorioj.
Portanto 2.
(f) Ĉia rimedo de intelekta transdonado, transportado: li uzas la romanon kiel vehiklon de siaj politikaj opinioj; la vortoj estas la vehikloj de la penso; la Granda Vehiklo (Sin. Mahajano), la Malgranda Vehiklo (Sin. Hinajano).
vehikla. Estanta aŭ rilata al vehiklo: vehikla lingvo (uzata kiel interkomprenilo inter parolantoj de aliaj diversaj lingvoj).
vehikli (tr) Transporti, kiel mem vehiklo: iu tripanosomo, vehiklita de la cecea muŝo, kaŭzas la dormomalsanon.