← Reen al P

PIV 2020 · 12599

★port/i

port/i (tr)
Subteni pezan objekton: porti keston Z, tablon Z; plenigu la sakojn de tiuj homoj per greno tiom, kiom ili povas porti X; porti infanon en la brakoj, valizon sur siaj ŝultroj; kie la marĉa tero povas min porti Z; unu cikonio estis tiel laca, ke ĝiaj flugiloj apenaŭ povis ĝin porti Z; arbo portanta fruktojn; vi […], kiuj estis portataj de Mi X; sur la brakoj vi estos portataj X; (f) li konsentas porti ĉiujn elspezojn; estis al li tre peze porti sian instruitecon Z; porti la ŝarĝojn de la homa vivo Z.
Preni kun si k iri por demeti en alian lokon: porti leterojn al la poŝtejo, infanon hejmen; li ordonis, ke oni portu tion en la grandan salonon Z; oni permesis al li elekti inter la portotaj ŝarĝoj K; (f) porti al iu sciigon Z; hundo bojas la vojon, vento portas la bojon Z, ĝis maro fluu mia sang’, portante malbenon al la bordo de l’ barbaroj Z.
Havi sur si aŭ kun si, kutime aŭ ne: porti bastonon en la mano Z, monujon en la poŝo Z; porti perukon B, fingringon Z, la verdan stelon Z; ŝi portis neniun el siaj juveloj Z; (aparte pp vestoj) mi portas silkajn ŝtrumpojn k mufon Z; porti nigrajn Z, somerajn Z vestojn; porti belan uniformon Z; (f) mi portas la nomon Petro Z; nur permesu al mi porti vian nomon! Z; ĉio portis sur si la stampon de bone esprimita karakteraĵo Z.
(f) Senti sur sia konscienco ian moralan pezon: vi portos la sekvojn de via senatento; porti grandan respondecon; la tuta gento portas sur si la koleron de la dioj Z; li portas sur si la kulpon de parencmortigo Z; vere niajn malsanojn li portis sur si X; li portis sur si la pekon de multaj X.
(f) Havi ian senton en sia koro: en mia brusto portas mi deziron malnovan Z; mi portas por vi amon varmegan en mia koro Z; li estas tre ekkolerema, sed li ne portas longe la koleron Z; kion koro portas, vizaĝo raportas Z; (analoge) se via spir’ en si venenon portus Z.
sin porti. Portiĝi: la spirito de Dio sin portis super la akvo Z; (f) super ŝia vivo k sorto sin portas ia sekreto Z.
porto, portado. Ago de tiu, kiu portas: portado de fantaziaj vestoj estas nerekomendita.
portaĵo. Tio, kion oni portas.
portanco Aerodinamika forto, kiu rezultas el la sumo de la malpremo de aerfluado sur la ekstradoso de la alo k la premo sube de la intradoso: nula portanco, koeficiento de portanco. Sin. portoforto, levoforto.
portanto
Ĉiu objekto, ĉiu vivulo, mem sana aŭ ne, kiu portas patogenajn mikrobojn k povas ilin transdoni al alia vivulo, kiu infektiĝos k eventuale malsaniĝos: puloj k ratoj estas portantoj de multaj malsanoj. Sin. vehiklo 2.
Portanto de unu aŭ pluraj kaŝitaj heredaj dispozicioj, kiuj ne manifestiĝas ĉe la koncernulo, sed kiuj nur eventuale aperas ĉe posteuloj kiel percepteblaj kvalitoj. Sin. vehiklo 2.
portebla. Tia, ke oni povas ĝin porti: portebla komputilo, televidilo.
portiĝi. Iĝi portata: ŝi sentis, ke ŝi portiĝas supren Z; la glaseto portiĝis sur la akvo Z; grizaj nuboj portiĝis en la aero Z; tio estas fulmotondraj nuboj, kiuj portiĝas sub ni Z.
portilo. Objekto, servanta por porti ion: portilo por mantukoj; provtuba portilo; botelportilo. tripiedo, tenilo.
portisto. Homo, kiu metie portas pakaĵojn aŭ ŝarĝojn.
alporti
Porti al iu loko k ĝin atingi kun la ŝarĝo: ĉu oni jam alportis la leterojn? B; oni diras, ke la cikonioj alportas la malgrandajn infanojn Z; la ŝipo, kiu al ni alportis la fremdulojn Z; naskiĝu, edziĝu k mortu – ĉiam monon alportu! Z; alportanta dukto; pano estas alportita, korbo estu forĵetita! Z; (f) la trezoro, kiun ŝi alportis al sia riĉa edzo Z; alporti oferon X, sciigon Z, konsilojn X al iu; ŝi ne volis alporti plendojn al la patrino Z; unu hirundo printempon ne alportas Z.
Sekvigi, kaŭzi por iu ion abstraktan: alporti al iu profiton, perdon, helpon Z, kontribuon, subtenon; bonfaroj alportas benon Z; tempo k cirkonstancoj saĝon alportas Z; alportis al li grandan utilon la cirkonstanco, ke […] Z; kelka libereco alportas al ni nenian malutilon Z; senlaboreco dormon alportas Z; la acida manĝaĵ’ al li alportas nur la morton Z; muziko alportas al mi multe da plezuro. doni, liveri, rezultigi, estigi, naski.
disporti. Porti al diversaj lokoj: disporti manĝaĵojn al la gastoj B, sciigon en la tutan urbon; ne disportu kalumniojn inter via popolo X; mi estis disportanto ĉe modistino Z.
elporti
Preni kun si k iri, por demeti ekstere: elportu miajn ostojn el ĉi tie kun vi X; balaaĵon el korto eksteren ne elportu Z (pf); Melkicedek, reĝo de Salem, elportis panon k vinon X; ŝi akompanis per la okuloj ĉiun el la elportataj meblaĵoj Z; (f) ni elportas el via urbo la plej bonan rememoron Z. eksporti.
Havi sufiĉan moralan forton por ne esti premegata de: sorton malsaĝulo timas, saĝulo elportas; elporti sola tiom da feliĉo k tiom da suferoj mi ne povas Z; li ne povis plu elporti la vidon de tiu malĝojo Z; (analoge) ne povi elporti la kostojn; ni vane elportis tiujn terurajn oferojn Z. toleri, elteni.
enporti. Internen porti: oni enportis la kruĉojn en la ĉambregon Z; Jozef enportis la tutan monon en la domon de Faraono X; en la kelon estis enportita fasko da vakskandelaj stumpetoj Z; enporti koton hejmen; (f) enporti konfuzon en nian mezon Z; trans la sojlon vi enportos denove ĝojon Z; per vortofarado mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj Z. importi.
forporti. Forigi, portante: forportu vian pakaĵon k havaĵon! Z; forportante sanktan la trezoron, ni forkuru Z; la bovido mem estos forportita en Asirion X.
kontraŭporto Samtempa transporto de du substancoj laŭ malsamaj direktoj tra ĉelmembrano.
kunporti
Porti kun si aŭ sur si: granda koncerto devis esti donata, k tial la juna barono kunportis sian fajfilon Z; ŝi jam pensis, kion ŝi kunportos en Baĥaraĥon Z.
Porti kune kun aliaj personoj: bonvolu kunporti kun mi la tablon.
kunporto Kuntransporto de du substancoj laŭ la sama direkto tra ĉelmembrano.
neelportebla. Tia, ke oni ne povas ĝin elporti: neelportebla doloro; estis neelporteble! Z.
preterportiĝi. Preterpaŝi, portiĝante: tiu dramo el la vivo preterportiĝas antaŭ ŝia spirito Z.
reporti. Revenante, alporti: li pentis k reportis la tridek arĝentajn monerojn al la ĉefpastroj N; (f) vento sendita tondron reportos Z; mi esperas, ke mi povos reporti al vi bonan sciigon.
subporti. Porti, estante sub io: stabloj subportis la scenejon; 🏠 volbo subportata de du vicoj da kolonoj; la subportanto de la planko de ponto. apogi, subteni.
surporti. Porti 3 (veston). Sin. surhavi.
traelporti. Elporti ĝis la fino: mi ne povas traelporti, kiam vi tiel turmentas mian paciencon Z; netraelportebla malsato Z.
transporti. Porti de unu loko en alian per ajna rimedo: transporti liton el la dormoĉambro en la salonon B; transporti oksigenon en la histojn; transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni ordinare dividas ilin Z; la poŝta pakaĵo, kiu estis transportita en la malsupran parton de la ŝipo Z; la transporta pago de varo; (f) transporti angulon (desegni angulon aliloke mezuritan).
transporto
Transigo de personoj, objektoj ks de unu loko al alia.
£ Rezulta sumo de unu kolumno, paĝo aŭ konto, kiun oni reskribas memorige ĉe la supro de la sekvanta kolumno ktp. Rim. En tiaj kunmetaĵoj la ago estas, pro sia ripetado, plej ofte esprimata per ad: tuj post la alveno komenciĝas la disportado de la poŝtaĵoj Z; la elportado de tiom da mokoj B.
transportilo. Veturilo, uzata por transporti.
transportilaro Veturilaro, kiu transportas ĉion, kion la trupoj bezonas por vivi k batali (proviza veturilaro, militista konvojo, loĝistika servo).
armilportisto Vd armi.
datenportilo 💻 Objekto, uzata por konservi datenojn ekster komputilo. bendo 1, disko 5 k 6, trukarto.
incensoportisto Θ Servisto, kies funkcio estas porti incensilon en la ceremonioj.
leterportisto. Homo, kiu liveras la korespondaĵojn al la adresatoj.