PIV · 6485
incens²o
incens2o
1 Nomo de kelkaj specoj de rezinoj, brulantaj kun bonodora fumo k uzataj en religiaj ceremonioj: via mano por ili ŝutos el la oraj vazoj incenson Z; bonodora pistita incenso X. Sin. odorfumo. ☞ mirho, olibano, parfumo, stakto.
2 (f) Agrableco de laŭdoj, de flataĵoj.
incensi, incensadi (tr)
1 Honori, bruligante incenson: ili incensis al aliaj dioj X; li disbatis la kupran serpenton, ĉar ĝis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al ĝi X; Aaron incensadu sur ĝi aroman incenson X; mi konstruas domon al mia Dio, por incensadi antaŭ li bonodorajn incensojn X; incensado de timiano Z.
2 (f) Laŭdi, flati.
incensado. Uzo de incenso por tia honorigo: (f) nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia honoro Z.
incensaĵo. Ia peco de incensa substanco.
incensilo, incensujo. Balancebla bruligilo por incenso: incensilojn la pastroj svingadis antaŭ la altaro Z; li prenos plenan incensujon da ardantaj karboj X. ➞ incensoportisto.