PIV 2020 · 6484
incendi/o
incendi/o. Brulo, kiu atakas konstruaĵon, arbaron k.a.: incendio de domo, de kastelo, de urbo, de ŝipego; asekuro kontraŭ incendio.
incendii (tr) Estigi incendion.
incendia. Rilata al incendio: incendiaj difektoj, riskoj.