PIV 2026 · Artikolo 2240

★bruli

Litero B★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 29
  1. brula
  2. brulo
  3. brulad/i
  4. brulad/o
  5. brulaĵ/o
  6. bruleg/o
  7. brulem/a
  8. brulet/i
  9. brulig/a
  10. brulig/i
  11. brulig/ebl/a
  12. brulil/o
  13. Bunsen-brulil/o
  14. bruliv/a
  15. brulum/a
  16. brulum/o
  17. debrulaĵ/o
  18. ekbruli
  19. ekbrulig/i
  20. forbruli
  21. forbrulig/i
  22. gasbrulil/o
  23. lutbrulil/o
  24. membrulant/a
  25. nebrula
  26. nebrulig/ebl/a
  27. subbruli
  28. trabruli
  29. tranĉ/obrulil/o
★ bruli ntr
1 esti konsumata de fajro: brulas papero sen fajro ne brulas eĉ pajlo Z ĉu iu povas teni fajron en sia sino tiel,
Ke liaj vestoj ne brulu? MT
la kastelo brulas Z (sen subjekto) ĉu brulis okazis brulo ĉi tie en la domo aŭ ĉe la najbaro? Z (figurasence) la afero ne brulas ne urĝas Z
2 KEMI oksidiĝi en ĉeesto de oksigeno (ordinare en aero) kun videbla fajro kaj ofte flamoj.
3 konsumiĝi por la homa servo: brulas ligno brulas branĉoj brulas meĉo brulas pulvo brulas kandelo Z brulas lampo Z brulas lucerno MT ruĝete brulanta flamo Z eterna fajro brulu sur la altaro MT ➞ flami, hejti.
4 ricevi aŭ fari impreson de granda interna varmo: Ramzes brulis de febro B lia buŝo brulis sur mia Z brulanta larmo falis sur ŝian kapon Z
5 (figurasence) esti forte ekscitita: bruli de amo al iu Z bruli de scivolo bruli prosenpacienco Z bruli por iu amegi Z venu kun mi en mian ĉambron, mi brulas de dezirego Z ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo ? NT ➞ boli.
6 en infanaj ludoj esti proksima al la kaŝitaĵo aŭ solvo: vi brulas!
1 En iuj kunmetaĵoj brul- indikas, ke la menciita efiko estiĝas per brulo: brulbombo, bruldifekti, brulmortigi, brulofero, brulstampi, brulvundi ktp.
brula rilata al brulo: brula flamo brula odoro la brula suno Z fera bastono brule varmega FE ligno estas bona brula bruligebla materialo FE
(figurasence) brulaj vangoj brula vundo Z brula larmo Z tio estas brula pasiiga demando
brulo
1 stato de brulanta aĵo: ne ekzistas fumo sen brulo Z ➞ brulvundo.
2 incendio: ili rapide estingis la brulon Z tiu kompensu, kiu kaŭzis la brulon MT
bruladi longatempe bruli: la naftoŝakto bruladis tri semajnojn estas pli bone edziĝi, ol bruladi pro seksa deziro NT
brulado longa brulo: la lampo finis sian bruladon, li tion ne rimarkis Z
brulaĵo
1 io, kiu povas bruli: mankis karbo kaj alia brulaĵo, mankis grenproduktoj, mankis gaso MalR du longaj linioj de brulaĵoj estis jam aranĝitaj laŭ la flanko de la Kresto ALö ➞ karburaĵo.
2 peco de io brulanta: ekbruletis unu brulaĵo, la sola kiu restis en la kameno B enflugas ŝtonoj kaj brulaĵoj Z odoro de brulaĵo Z
3 TEKN solida, likva aŭ gasa substanco el kiu, per ĥemia aŭ fizika reakcio, energio estas liberigebla: provizi per brulaĵo usonajn aviadilojn survoje al ebla milito GMc liaj streboj produkti ekologian brulaĵon certe provokos negativan reagon de petrolaj monopolistoj LSt deponejoj por foruzita nuklea brulaĵo JWn Sin. fuelo.
brulego incendio.
brulema facile brulanta: atentu, brulema enhavo!
bruleti malforte kaj senflame bruli: fajro bruletas sub la cindro
(figurasence) ha, se la spirito de Hermano ankoraŭ bruletus en lia cindro! Z se eĉ unu fajrero da espero ie aliloke bruletas por vi Z
Sin. subbruli.
bruliga rilata al bruligo; bruliganta: bruliga sunvarmego Z
bruligi
1 fari, ke io brulu: bruligi incenson B bruligi leteron B en tiu hejtilo oni povas bruligi nur lignon ➞ kalcini.
2 vundi per brulo: ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas Z bruligi al si la lipharojn Z marŝi sur ardantaj karboj,
Ne bruligante siajn piedojn MT
riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas Z (figurasence) sekvosignoj de varmego, kiu bruligis ŝian bruston Z
bruligebla kapabla bruli. ➞ brula; brulimuna.
brulilo
1 KOMU tiu parto de lumigilo aŭ varmigilo, el kiu eliĝas la flamo: petrola brulilo papilia brulilo de gasbeko brulilo de pergasa hejtokaldrono
2 TEKN laboratoria kaj industria aparato, el kiu eliĝas flamo. ➞ Bunsen-brulilo, gasbrulilo.
Bunsen-brulilo malgranda gasbrulilo uzata en laboratorioj kiel fonto de varmo; nommita laŭ la germana ĥemiisto Robert Bunsen.
bruliva = (prefere) bruligebla.
bruluma rilata al brulumo: brulumaj abscesoj MT
brulumo MEDI inflamo: la infano havas brulumon de la spira kanalo Z
debrulaĵo io, kio restas post brulo: meĉa debrulaĵo de kandelo Z ➞ cindro.
ekbruli komenci bruli: la kristnaska arbo tremis , tiel ke kelke da pinglofolioj ekbrulis de unu el la kandeloj Z fendita ligno facile ekbrulas Z
ekbruligi fari, ke io komencu bruli: ŝi ekbruligis gajan fajron Z ekbruligi kandelon Z ekbruligi lampon Z Sin. fajrigi. ➞ ekflamigi, sparkado.
forbruli
1 tute konsumiĝi en fajro: fenikso mem metis fajron sub sian neston, sidis en ĝi kaj forbrulis Z de malgranda kandelo forbrulis granda kastelo Z la fajreroj en la cindro de forbrulanta papero Z bele aspektas la rozoj tie antaŭ la forbrulinta domo Z
2 ELEK perdi la povon lumi pro difektiĝo de la filamento: forbrulinta ampolo
forbruligi fari, ke io aŭ iu tute konsumiĝu en fajro: forbruligi la vestojn de infektito moviĝadis la tuta popolo, por vidi, kiel oni forbruligos la sorĉistinon Z Johanino, la virgulino de Orleano, estas forbruligita Z en la kongreso en Viborg la Dana nobelaro forbruligas la leĝojn de la reĝo Z Sin. trabruli.
gasbrulilo brulilo 2, kiu funkcias per gaso.
lutbrulilo TEKN portebla brulilo, nutrata per gas-kartoĉoj, uzata i.a. por luti. ➞ ŝalmo, lutlampo.
membrulanta povanta ekbruli de si mem.
nebrula, nebruligebla tia, ke ĝi ne povas bruli: asbesto estas nebrula materialo
subbruli bruleti: (figurasence) subbrulante de honto JFr
trabruli forbruli.
tranĉobrulilo brulilo, per kiu oni tranĉas aŭ veldas feron aŭ ŝtalon per aplikado de altaj temperaturoj (helpe de oksigena blovilo).