← Reen al S

PIV · 14723

★stamp/i

stamp/i (tr)
Fari kavan aŭ reliefan markon sur io, frapante per gravurita matrico: stampi medalon, monerojn; (f) dornoj stampas per vundoj nian bruston K. cizeli, pregi.
Fari karakterizan, plejofte oficialan markon per grasa inko sur dokumento, akto ks, frapante per ligna aŭ kaŭĉuka stampilo: zorgu, ke oni stampu viajn rabatilojn ĉe la stacidomo; stampi sian adreson sur la koverto; stampita notaria paperfolio.
(f) Estigi en la psiko aŭ konduto de iu daŭran kutimiĝon: stampi ion en sia memoro.
(f) Karakterizi ion: ŝia delikateco k ŝia kostumo stampis ŝin per profunda disonanco kun la fono B (medio); ilia propagando estas stampita per bonega organizado k metodo.
stampo. Ago stampi k ties rezulto, t.e.:
Marko: nobeleco estas la ora monero, kiu portas sian valoron en sia stampo Z; paketo kun la stampo de la dogano; se aperos ia verko kun la stampo de la Lingva Komitato Z.
Karakterizaĵo: lia tuta politiko portas la stampon de perfido k mensogo; homo kun tiu stampo, kiun donas la longaj rilatoj kun la altaj klasoj de la societo B.
stampado. Agado de iu, kiu stampas: stampado de la oficialaj dokumentoj, de arĝentaj tasoj.
stampilo. Ilo por stampi: stampilo por ledo, metalo, papero. sigelo.
stampomaŝino. Maŝino, kontrolata de la poŝtoficistoj k ebliganta al granda firmo surpresi mem sur la kovertoj la koston de la afrankoj.
antaŭstampita (pp poŝtmarko) Portanta nuligstampon antaŭ ol vendiĝi, por faciligi la traktadon de presaĵoj k similaj grandkvantaj sendaĵoj.
brulstampi. Stampi markon per arde ruĝa ferstampilo: brulstampi bovojn; iam oni brulstampis la punlaborulojn.
datstampilo. Speciala stampilo, kiu surpresas la daton.