PIV 2026 · Artikolo 12689
pregi
pregi tr TEKN doni definitivan formon al metalpeco, premante ĝin tre forte inter la du partoj de speciala muldilo, la patrico kaj la matrico: pregi framon de aŭto pregita lado pro la manko de oro oni pregis la tiel nomatajn guldenajn groŝojn el arĝento WKl/RKl ➞ kunpremi.
pregado ago kaj procedo, per kiu oni pregas: malvarma pregado varma pregado