PIV 2020 · 12690
★preĝ/i
★preĝ/i (al) Turni sin al Dio aŭ al alia objekto de kulto por tiun honori, aŭ danki, aŭ peti de tiu favoraĵon: danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas – danĝero ĉesas, ni Dion forgesas Z; preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo Z; preĝu al la Sankta Virgulino Z; «ho Izido! trifoje estu glorata via nomo!» Tiel preĝante la monarĥino tuŝis la plankon per la frunto B; se vi pri vi k pri Pilado preĝas […] Z; preĝi por Z, pro Z iu; ŝi preĝis, ke estu permesite al ŝi enrigardi Z.
preĝo. Ago k vortoj de tiu kiu preĝas: li forpelis la sorĉojn per preĝoj al ĉiuj dioj, kiuj ornamis lian drinkejon B; ŝi preĝis sian vesperan preĝon Z; fasto k preĝo riĉecon ne donas Z; preĝon faru, sed farunon preparu Z; post la batalo preĝo ne helpas Z; aŭskulti ies preĝon X. ➞ preĝoĉambro, preĝorado.
preĝa. Rilata al preĝo: preĝa danko; preĝa peto; preĝa tapiŝo.
preĝadi. Regule, insiste preĝi: preĝadi mi ne povas, kvankam forte mi volus preĝi Z.
preĝaro. Kolekto de la preĝoj, kutime farataj en difinita eklezio, kulto ks.
★preĝejo
1 Konstruaĵo, en kiu oni preĝas k diservas: pastron nutras preĝejo Z. ☞ altaĵo, baziliko, kapelo, katedralo, kirko, lamaejo, moskeo, pagodo, sinagogo, templo.
2 👥 Kristana preĝejo: sonorilo vokas al preĝejo k mem neniam eniras Z; malriĉa kiel muso preĝeja Z. Sin. kirko.
horpreĝoj. Difinitaj preĝoj, kiujn la katolikaj monaĥoj devas fari ok fojojn dum la tago: libro de horpreĝoj. ☞ horo 6, kanonika.
tablopreĝo. Preĝo, kiun la familiestro preĝas je la komenco aŭ fino de manĝo, por danki Dion.