PIV · 569
★alt/a
★alt/a
2 Havanta difinitan dimension en tiu direkto: muro duonmetron alta; hometo alta je iom malpli ol unu klafto.
3 Troviĝanta je granda distanco super la tero: altaj nuboj; alta ĉielo X.
4 (f) Superanta la ordinaran nivelon, intensa, ega: alta premo, varmo, temperaturo; ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo Z; en plej alta mizero al Dio esperu! Z; mia alta estimo por vi; la alta saĝo de la rabeno.
5 Supera al aliaj samspecaj aferoj: alta ofico, rango Z, deveno Z; alta lernejo; la Alta Ĉambro (ekz. la Ĉambro de la lordoj en Britio); la alta matematiko; la peco ne plaĉis al la amaso, ĝi estis tro alta por la popolo Z; la altaj latitudoj (pli malproksimaj de la ekvatoro).
6 Morale supera, nobla: altaj pensoj, sentoj; nia alta celo; li estis alta figuro en ĉi tiu proza jarcento; la Alta Kanto Z. ☞ majesta, sublima.
8 𝅘𝅥𝅰 Havanta altan frekvencon: altaj tonoj Z; la lasta tono de tiu kanzono estas tro alta por via voĉo. ☞ akuta.
alte. En alta pozicio aŭ situacio:
1 rokmuroj staris alte Z; la neĝo kuŝis alte ekstere Z; sabla monteto estis amasiĝinta ĝis alte super la pordo de la preĝejo Z;
3 allogis la vinbero, sed estis iom alte K; la luno estis alte supre Z; ĵeti alten en la aeron Z; Vi supreniris alten X;
4 alte ŝati, taksi, favori;
7 generacio, kiu tiel alte tenas siajn okulojn X; ne tenu vin alte, sed timu N; rigardi iun de alte Z.
alto
1 Vertikala dimensio en la suprenira direkto: kvarangula estu la altaro k ĝia alto estu tri ulnoj X; ĝi havis la alton de 90 metroj Z; ĝia alto atingas la ĉielon X.
2 ∆ Distanco inter la bazo k la supro.
3 ∆ Rekto ortanta al latero de plurangulo k trapasanta verticon, aŭ ortanta al faco de pluredro k trapasanta verticon.
4 ∆ La streko de alto 3 inter la vertico k la latero aŭ faco.
5 = altitudo.
6 Altaĵo aŭ alteco: Dio en la alto! X.
★altaĵo
1 Ia alta loko: ĉe la bazo de la altaĵo staris domo Z; la altaĵoj de Romo; anonci sur la pintoj de la altaĵoj de la urbo X; mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj X; (f) la tempo de la infaneco havas siajn lumajn altaĵojn Z.
2 ב Kultejo de paganaj dioj, aranĝita sur montosupro: li forigis la altarojn de fremdaj dioj k la altaĵojn X.
★alteco
1 Eco de io alta: la alteco de turo, de monto Z; alteco de prezo, salajroj; la alteco de tiuj kostoj estas difinita per […] Z; timi la altecon de la nombro Z; ho, alteco de la Diaj juĝoj!; (kortega titolo) Via Reĝa, Serenega Alteco; ĝi (najtingalo) jam atingis la altecon de grandimperiestra kantisto Z.
absoluta alteco = altitudo.
altejo. = altaĵo 2.
altigi. Fari ion, iun alta: altigi la manon super iu; altigi la tonon, la prezojn; (f) per tio ni mem tre altigos la sensignifan Delegacion Z; kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenaĵo antaŭ Dio N; altigado de la valoro de la Delegacio Z. ☞ levi.
altiĝi. Iĝi alta: altiĝas la nebulo, baldaŭ ni povos vojiri; altiĝos la kornoj de virtuloj X; (f) precipe dank’ al la lingvo la homoj altiĝis super la bestoj Z; altiĝo de rango (☞ avanci, promocio).
altometro ☐
1 Iu ajn instrumento, por mezuri alton.
2 ✈ Instrumento, lokita sur aviadilo, por mezuri ĝian alton super la tero.
altometrio. Parto de la geodezio koncernanta la mezuradon de altaĵoj, alireblaj aŭ ne.
★malalta
1 Ne atinganta la ordinaran nivelon: malalta pordo, fenestro, kabano, seĝo, plafono; malalta reliefo; la malaltaj teroj de Skotlando; la akvo en la baseno estis malalta. ☞ basa, profunda.
2 Troviĝanta ne tre malproksime de la ternivelo: malaltaj nuboj; malaltaj branĉoj de arbo.
3 (f) Ne atinganta la normalan nivelon aŭ intenson: malalta tensio; malalta sangopremo; regiono de malalta aerpremo; malalta temperaturo; vendi je malaltaj prezoj.
4 (f) Socie aŭ morale malsupera: homoj de malalta nivelo; la malaltaj klasoj; la malalta nobelaro, ekleziularo (kontraste al la pli honorata parto).
5 𝅘𝅥𝅰 Havanta malaltan frekvencon: malalta tono.
malalte. En malalta pozicio aŭ situacio:
2 la suno staris malalte sur la horizonto; la hirundoj malalte flugadis; malalte kliniĝi Z.
4 malalte edziniĝi.
malalto. Stato, eco de iu, io malalta.
malaltaĵo Z. Ia malalta loko.
malaltigi Z. Fari iun aŭ ion malalta: malaltigi la nivelon de likvo en vazo; (f) malaltigi ies fierecon; malaltigi la voĉon. ☞ humiligi, mallevi.
malaltiĝi. Iĝi malalta: li ne timas malaltiĝi je tiaj etaj detaloj; malaltiĝi al iu Z.
plialtigi. Igi pli alta (ekz. prezon).
plialtiĝi. Transiri al stato pli alta (ekz. pp prezoj).
Plejalta. Epiteto de Dio.
Plejaltulo. Dio: antaŭ la vizaĝo de la Plejaltulo X.
dikmalalta. Denskorpa.
kurzaltiĝo ✉ Plialtiĝo de la prezo de borsa valoro.
rangaltiĝo. Promocio.
tonalto 𝅘𝅥𝅰 Referenca sonalto de tono, gamo, instrumento aŭ voĉo: la plej kutima tonalto de A estas 440 Hz; levi la tonalton. Sin. piĉo ②.