PIV 2020 · 9735
★majest/a
★majest/a. Inspiranta admiran respekton pro sia impona aspekto aŭ dignoplenaj manieroj: majesta, kiel reĝo B; tiuj majestaj figuroj ĉe la podio min silentigis; majesta aglo, kiu alte flugas Z; kapo majesta, sed cerbo modesta Z; (analoge, pri detalo, sinteno k.a.) per paŝo serioza k majesta ĝi (la ombro) sin preterŝovas Z; Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la manon de Moseo X; de majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo Z; la cigno majeste etendis siajn flugilojn Z. ☞ grandioza, pompa. ➞ troni.
majesto. Eco de iu, io majesta: malrespekti la majeston de la Leĝo; la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon X; timo antaŭ la majesto de Lia grandeco X; la majesto de la Alpaj montoj. ☞ moŝto, gloro. ➞ majestatenco.