PIV 2020 · 5404
grandioz¹a
grandioz1a. Faranta fortan impreson pro sia grandeco; impona pro majesteco: la kongreso promesis esti grandioza Z; grandioza manifestacio de interpopola frateco Z; grandioza pazigrafia provo Z; grandioza diverseco de niaj ideoj Z; grandioza perspektivo, panoramo, iluminado.
grandioze. En grandioza maniero: li rakontis, kiel brile, grandioze gloron ĉie li akiris K.
grandiozo, grandiozeco. Eco de io grandioza: la grandiozo de tiuj kataraktoj.