← Reen al G

PIV · 5405

★granit/o

granit/o
Plutona petro, grajna, acida, precipe konsistanta el feldspato, kvarco k glimo. sienito, gnejso, porfiro.
(f) Tre malmola ŝtono: de guto post guto disfalas granito Z.
granita
El granito: granitaj pavimeroj, muroj.
(f) Obstinega: lia granita kapo ne enlasas alian opinion.
granitoido (kn) Helkolora plutona petro kun kvarco: granitoidoj ampleksas la granitojn k parencajn petrojn.