PIV · 5266
★glim/o
★glim/o ⊕ (kn) Folisiliciata monoklina mineralo (ŝajne ortoromba aŭ sesangula), konsistanta, krom silicio, el aluminio, magnezio, fero, alkaloj (plej ofte K), fluoro k akvo, kun metaleca brilo, perfekte klivebla: blanka, nigra glimo. ☞ biotito, muskovito, sericito.
glimi (ntr) Brili kiel glimo: neĝo glimas sub la suno.