PIV · 14191
silici⁹o
silici9o Ⓚ
1 Elemento, Si, atomnumero 14, atommaso 28,09: silicia klorido SiCl4; siliciaj kombinaĵoj.
2 Nemetalo bruna (en stato nekristala) aŭ nigre griza (en stato kristala), baza materialo de la elektronika industrio, i.a. en la farado de integraj cirkvitoj k fotopiloj.
siliciato
1 Ⓚ Salo de siliciata acido, H2SiO3 aŭ alia hidrato (ekz. H4SiO4, H2Si2O6): siliciata likvo, Na2SiO3 aŭ K2SiO3, fluorsiliciato (salo de fluorsiliciata acido, H2SiF5). Sin. silikato.
2 ⊕ Ĉiu mineralo, karakterizata de la struktura kvaredra elemento (SiO4)4−: siliciata petro (precipe konsistanta el siliciatoj 2). Sin. silikato.
siliciido. Kombinaĵo de metalo kun silicio: zirkonia siliciido (Zr5Si3).
aluminisiliciato ⊕ Siliciato, en kiu Al anstataŭas iajn atomojn de Si de la tetraedroj: la feldspatoj estas aluminisiliciatoj.
aluminia siliciato ⊕ Siliciato, kies (SiO4)4− estas kunligitaj per jonoj Al3+: disteno estas aluminia siliciato.
ĉensiliciato ⊕ Siliciato el kvaredroj, ariĝintaj en rektan ĉenon, simplan (ekz. piroksenoj) aŭ duoblan (ekz. amfiboloj).
parsiliciato ⊕ Siliciato el duopaj (paraj) kvaredroj; ekz. epidoto.
folisiliciato ⊕ Siliciato el kvaredroj, ariĝintaj en foliaĵojn; ekz. glimoj.
fluorsiliciato. Salo de fluorsiliciata acido, H2SiF6.
retsiliciato ⊕ Siliciato el kvaredroj, ariĝintaj en tridimensian reton; ekz. kvarco, feldspatoj.
ringsiliciato ⊕ Siliciato el kvaredroj, ariĝintaj en ringojn pro ligoj -O-O-; ekz. berilo, turmalino.
izolsiliciato ⊕ Siliciato el unuopaj (izolaj) kvaredroj; ekz. grenatoj, peridotoj.