PIV 2026 · Artikolo 5310

gnejso

Litero G

gnejso GEOL metamorfa rokaĵo 1 ofte distingeble folieca (sed ne aŭ malfacile klivebla), el kristaloj nudokule videblaj, kiuj precipe konsistas el kvarco, feldspato kaj glimo. ➞ granito.
okulognejso gnejso kun grandaj okulformaj kristaloj de feldspato aŭ amasoj de feldspato kaj kvarco.
stria gnejso transversa sekco de gnejso kun paralelaj strioj de koloroj alterne helaj kaj malhelaj.