PIV 2026 · Artikolo 20812
1plutono
Derivaĵoj en la artikolo 3
1 plutono GEOL granda, ovoforma aŭ lentoforma maso el magmaj rokaĵoj malrapide malvarmiĝintaj en la profundo de la tero kaj tial grajnastrukturaj. ➞ batolito, lakolito, magmo, vulkano 1.
plutona rilata al plutono: GEOL plutona rokaĵo
plutonismo GEOL tuto de la procezoj rilataj al plutono.
ĉirkaŭplutona rokaĵo magma kaj lokiĝinta ĉirkaŭ plutono, ĝenerale etkristala aŭ porfira.