← Reen al M

PIV · 9700

magm/o

magm/o Varmega (almenaŭ 600 °C) likva materio, estiĝinta profunde en la terkrusto, kiu ŝanĝiĝas al petroj solidiĝante pro malvarmiĝo, aŭ en la profundo (plutonaj petroj) aŭ sur la surfaco (vulkanaj petroj) de la tero. lafo.
magma. Konsistanta aŭ estiĝinta el magmo: magma petro (el solidiĝinta magmo, ekz. diorito, granito); granita, bazalta magmo.
magmiĝo. Estiĝo de magmo pro fandiĝo de termaterialo: magmiĝo de la termantelo, de metamorfaj petroj. anatekso.
magmismo. Tuto de la magmaj fenomenoj (estiĝo, moviĝo, kristaliĝo).