PIV 2026 · Artikolo 18757
1★vulkano
Derivaĵoj en la artikolo 5
1 ★ vulkano GEOL loko, kie lafo kaj varmaj gasoj atingas la supraĵon de la terkrusto (aŭ de planedoj kaj satelitoj), jen aere, jen submare: aktiva vulkano neaktiva vulkano estingita vulkano aera vulkano submara vulkano (figurasence) lia koro estas vulkano, kiu eksplodas Z ➞ Vulkano 2; vulkanologio.
vulkana rilata al vulkano; de vulkana deveno: vulkana konuso konusforma monto, konsistanta el la akumulo de elspruĉigita lafa materialo vulkana kratero tra kiu eliĝas lafo, gasoj ktp vulkana kamentubo sub la kratero, kaj laŭ kiu alsupras lafo kaj gasoj vulkana lafo vulkana rokaĵo vulkana regiono vulkana breĉio vulkana bombo vulkana cindro vulkana nubo vulkana polvo vulkana skorio (figurasence) vulkanaj pasioj
vulkaneca havanta ecojn de vulkano: (figurasence) ŝi nun estis vulkanece voluptema GLa
vulkanismo aro de la vulkanaj procezoj.
fendovulkano fendoforma vulkano.
ŝildovulkano ŝildoforma vulkano.