← Reen al V

PIV · 16763

Vulkan/o

Vulkan/o Romana dio de la fajro k forĝado. Hefesto.
vulkano Loko, kie lafoj k varmaj gasoj atingas la supraĵon de la terkrusto (aŭ de planedoj k satelitoj), ĉu aere, ĉu submare: vulkana konuso (konusforma monto, konsistanta el la akumulo de elspruĉigita lafa materialo); vulkana kratero (tra kiu eliĝas lafo, gasoj…), kamentubo (sub la kratero, k laŭ kiu alsupras lafo, gasoj); aktiva, neaktiva, estingita vulkano; aera, submara vulkano; vulkana breĉio, bombo, cindro, nubo, polvo, skorio; (f) lia koro estas vulkano, kiu eksplodas kelke da fojoj en tago Z.
vulkana. Rilata al vulkano, de vulkana deveno: vulkana lafo, petro, regiono; (f) vulkanaj pasioj.
vulkaneca. Havanta ecojn de vulkano: (f) ŝi nun estis vulkanece voluptema SE.
vulkanismo. Aro de la vulkanaj procezoj.
vulkanologo. Specialisto pri vulkanologio.
vulkanologio. Scienco pri la vulkanoj.
fendvulkano. Fendoforma vulkano.
ŝildvulkano. Ŝildoforma vulkano.