PIV · 12432
Pluton/o
Pluton/o Z
1 ☉ Helena dio de la subtera mondo.
2 🔭 Planedo, la naŭa ekde Suno, trans Neptuno.
plutono ⊕ Granda, ovoida aŭ lentoforma maso el magmaj petroj malrapide malvarmiĝintaj en la profundo de la tero k tial grajnastrukturaj. ☞ batolito, lakolito, magmo, vulkano.
plutona. Rilata al plutono: ⊕ plutona petro; ĉirkaŭplutona petro (magma petro, lokiĝinta ĉirkaŭ plutono, ĝenerale etkristala aŭ porfira).
plutonismo ⊕ Tuto de la procezoj rilataj al plutono.