PIV · 12335
★planed/o
★planed/o 🔭 Ĉiela korpo, ne memlumanta, k rondiranta ĉirkaŭ Suno: internaj planedoj (la plej proksimaj al Suno: Merkuro, Venuso, Tero k Marso); eksterajplanedoj (la plej malproksimaj al Suno: Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno, Plutono). ☞ asteroidoj.
planedeto. Malgranda planedo, ekz. el tiuj, kiuj precipe troviĝas inter la orbitoj de Marso k Jupitero. Sin. asteroido.
planeda. Rilata al planedo: planeda orbito; interplaneda vojaĝo.