PIV 2020 · 6976
Jupiter/o
Jupiter/o
1 ☉ Solena nomo de Jovo («Jovopatro»): en peza nubo faras Jupitero decidojn Z; kun alta frunto, kvazaŭ Jupitero Z. ☞ Zeŭso.
2 🔭 La plej granda planedo, la kvina ekde Suno.
Jupitera
1 Rilata al Jupitero 1: fiereco lin por ĉiam de l’ tablo Jupitera defaligis Z; (f) ili kun Jupitera graveco respondas […] Z; 🔭 Jupiteraj planedoj (gigantaj grandparte gasaj planedoj de la Suna sistemo: Jupitero, Saturno, Urano k Neptuno).
2 Rilata al Jupitero 2: la Jupiteraj satelitoj.