PIV · 5403
★grand/a
★grand/a
1 Superanta la ordinarajn dimensiojn; okupanta multe da spaco: granda ĉambro, domo, kampo, urbo, maro, kastelo, monto; granda diamanto Z, kruĉo Z, paperujo Z, hundo Z, urso B; grandaj okuloj Z; sur la granda vojo marŝis soldato Z. ☞ vasta.
2 Alte kreskinta: granda infano Z, arbo Z; ŝi estas duoble pli granda ol mi Z; mia frato ne estas granda, li estas de meza kresko Z.
3 Superanta la ordinaran gradon, kvanton, intenson: granda aĝo Z, krio Z, frapo Z, daŭro Z, plezuro Z, miro Z, honto Z, fiero Z, bruo Z, brulo Z; granda riĉeco Z, kapitalo Z, profito Z, malprofito Z; granda serio da vortoj Z; grandaj malbonoj, grandaj rimedoj Z; la granda praveco de io Z; granda malbonulo Z, tirano Z; esperante de mi mem grandajn aferojn Z. ☞ ega, forta, profunda, trea.
4 Superanta la ordinaran kvaliton, gravecon, ŝatatecon: granda poeto Z, talento B; Aleksandro, Ludoviko, Frederiko la granda; obstineco estas granda afero Z; granda ofico Z; li ne estas el la grandaj saĝuloj Z; malgranda aspekte, sed granda intelekte Z; en la propra sia domo ĉiu estas granda homo Z; kviete vi eldiris grandan vorton Z; granda parolo, sed malgranda volo Z; granda en siaj decidoj X; la pli granda servos la malpli grandan X. ☞ alta, admirinda, eminenta, grandioza, nobla.
grando. Io, kio povas esti pli-malpli granda, k estas ĝenerale prezentata per nombro: longo, temperaturo, tempo estas grandoj, kiuj difinas la staton de objekto; la simplaj membroj de la Ligo estas nur simplaj matematikaj grandoj Z; kometo de unua grando G; skalara, vektora grando.
grandaĵo. Io granda: li faras neesploreblajn grandaĵojn X; malkonkordo grandaĵon ruinigas Z.
grandeco. Eco de tio, kio estas granda; relativa amplekso: la grandeco de la voĉoj devas dependi de la grandeco de la oferoj Z; bildoj en natura grandeco Z; lia grandeco estas nemezurebla X; per la grandeco de via brako X; al kiu vi similigas vin en via grandeco? X; la grandeco de ŝiaj elspezoj, de liaj esperoj.
★grandega. Eksterkutime, eksternorme granda: grandegaj amasoj da greno X; kian grandegan gajnon ni havos! Z; grandega hundo Z; kun grandega miro Z.
grandegulo. Giganto.
grandigi. Fari ion granda: regula sterkado grandigas la plantojn.
grandiĝi. Iĝi granda: kia naskiĝis, tia grandiĝis Z; Isaak grandiĝis k ĉiam pli k pli grandiĝadis X; la knaboj grandiĝis X. ☞ kreski.
grandulo. Altranga nobelo: la Hispanaj granduloj.
malgranda
1 Havanta dimensiojn malsuperajn je la ordinaraj; okupanta malmulte da spaco: fiŝo pli granda malgrandan englutas Z; malgranda hundo Z, boato Z, elfo Z, birdo Z; malgranda glaso Z, guto Z, kandelo Z; estis iam reĝido, kiu havis nur tre malgrandan regnon Z; la malriĉulo havis nenion, krom unu malgranda ŝafeto X. ☞ eta.
2 Ne atinginta altan kreskon: kiam ŝi estis ankoraŭ tre malgranda infano Z; malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj doloron Z; la malgranda abio volis kreski k kreski Z; ĉu vi volas veni kun mi, malgranda Hjalmar? Z.
3 Ne atinginta la ordinaran gradon, kvanton, intenson: malgranda pluvo Z, flamo Z, fajro Z, gajno Z, pezo Z, espero Z; el du malbonoj pli malgrandan elektu Z; ĉu malgranda estas via malĉasteco? X.
4 Ne atinginta la ordinaran kvaliton, gravecon, ŝatatecon: malgranda valoro Z, reganto Z; granda parolisto, malgranda faristo Z; li ekscitiĝas ĉe la plej malgranda bagatelo Z; mi estas tro malgranda por la tuta bonaĵo, kiun vi faris al mi X.
malgrandaĵo. Io malgranda: konkordo malgrandaĵon kreskigas Z.
malgrandeco. Eco de iu, aŭ io malgranda: lia malgrandeco ebligis al li trapuŝi sin tra la truo; malgrandeco de liaj enspezoj.
malgrandigi. Fari ion malgranda: malgrandigi bastonon, pantalonon, siajn elspezojn.
negranda. Relative meza, nek granda nek malgranda: ni havas negrandan kapitaleton Z.
pligrandigi. Fari pli granda: pligrandigi fotografaĵon.
pligrandiĝi. Iĝi pli granda: lia komerca entrepreno kun la tempo pligrandiĝis.
plimalgrandigi. Fari pli malgranda.
pogrande. En tia maniero, ke oni traktas nur po kvantoj grandaj: pogrande vendi; pogranda magazeno, komerco; pograndisto. ☞ groco.
pomalgrande. Detale.
trogranda. Ekscesa: trogranda dezirado Z.
trograndigi. Preterpasi la ĝustan gradon: la raporto trograndigis la danĝeron B; la nombro estas evidenta trograndigo. Rim. grand estas uzata kiel pref. kun la signifo «apartenanta al la kategorio de grandaj aferoj»: grandsinjoro, grandkomercisto Z, grandnegocisto Z, grandurbo, grandindustrio, grandlibro, grandmajstro; k malgrand same, kun geografia signifo, en: Malgrand-Azio, Malgrandruso Z.