PIV · 10787
nan⁹o
nan9o
1 Homo k pli ĝenerale vivulo, kies staturo estas nenormale malgranda: nanoj estis ofte tenataj de reĝoj por distriĝo.
2 🔭 Stelo malpli granda k malpli hela ol la ordinaraj (apartenantaj al la ĉefa sekvenco): blanka nano (tre malmulte hela stelo, kun granda surfaca temperaturo, tre densa, en la fina fazo de stela vivo); bruna nano (stelo kun maso ne sufiĉa por ekigi nukleajn reakciojn en ĝia centro, k elsendanta infraruĝan radiadon pro libero de gravita energio dum ĝia ŝrumpado).
nana ⚥ (pp vivulo) Notinde malgranda kompare kun la normalaj individuoj de la specio: nana hundo, fazeolo.
naneco, nanismo ⚕ Kripleco karakteriza de la nanoj, ofte ŝuldata al misfunkcio de endokrinaj glandoj.