← Reen al S

PIV · 13992

sekvenc/o

sekvenc/o
𝅘𝅥𝅰 Almenaŭ dufoja ripeto de figuro, ĉiufoje pli (mal)alte; ĝi povas esti suprena, malsuprena, harmonia, melodia, tonala (laŭgama), vera (absoluta), miksita.
📷 Serio de bildoj aŭ scenoj, formanta kunaĵon, eĉ se ili ne okazas en la sama dekoracio. plano.
Serio de sinsekvaj ludkartoj de la sama emblemo.
Serio de sinsekvaj eroj de makromolekulo: sekvenco de la aminacidoj de polipeptido, de la nukleotidoj de nuklea acido.
ĉefa sekvenco 🔭 La ĉefa grupo (80−90%) de la observeblaj steloj, difinita laŭ la diagramo pri helo funkcie de la surfaca temperaturo, k etendiĝanta de la nehelaj ruĝaj steloj al la tre helaj blue blankaj steloj. ruĝa giganto, blanka nano.
sekvenci (tr) Determini la sekvencon de makromolekulo per disigo de ties eroj: sekvenci nuklean acidon.