PIV · 5190
gigant¹o
gigant1o
1 Homo nenormale granda: neniu fidinde ekzamenita giganto atingis la alton de tri metroj; gigantoj estis sur la tero en tiu tempo X; (f) teruro – kion prudento povas fari kontraŭ la glacia ĉirkaŭpreno de tiu ĉi giganto? Z; (analoge) stelo-giganto; monto de la Gigantoj (Karkonoŝo). ☞ koloso, ogro, monstro, titano.
2 🔭 Stelo pli granda k pli hela ol la ordinaraj (apartenantaj al la ĉefa sekvenco): ruĝa giganto (malfrua stadiformo de stelo, kies relative malvarma surfaco radias precipe ruĝan lumon); supergiganto; post kvin miliardoj da jaroj Suno iĝos ruĝa giganto k etendiĝos trans la orbito de Tero. ☞ ĉefa sekvenco.
giganta
1 Rilata al giganto: mi vidis gigantan virinan figuron; iliaj abelaj klopodoj k iliaj gigantaj projektoj Z.
gigantismo
1 Ĝenerala troeco en la kreskado de individuo, kiu tamen konservas harmoniajn proporciojn: simpla gigantismo.
2 Troeco en la kreskado de iuj partoj de la korpo: ambaŭ formoj de gigantismo devenas de misfunkciado de la hipofizo. ☞ akromegalio.
3 (f) Emo produkti grandegajn objektojn: la gigantismo de la moderna civilizacio.