PIV 2020 · 9833
mamut²o
mamut2o 💀 G. (Mammuthus) de fosiliaj elefantedoj, diversgrandaj, kun du longaj, suprenkurbaj dentegoj en la supra makzelo; vivis dum pleistoceno en arktaj regionoj de Eŭrazio k N Ameriko; la plej bone konata sp., Mammuthus primigenius, granda kiel la nuntempaj elefantoj, kovrita de longa laneca hararo, estis ofta dum la lasta glaciepoko. ☞ dinoterio, mastodonto.