PIV · 3727
★elefant/o
★elefant/o ♉ Granda mamulo kun longa kaptokapabla rostro k dentegoj, vivanta en Azio (g. Elephas) k Afriko (g. Loxodonta): fari el muŝo elefanton Z (troigi). ☞ mamuto, mastodonto, dinoterio. ➞ eburo.
elefanta. Rilata al elefanto: (ironie) elefanta gracio.
elefantedoj. La fam. (Elephantidae) de elefantoj, al kiu apartenas ankaŭ la mastodontoj.
marelefanto ♉ Mamulo (duspecia g. Mirounga) el la subordo de fokuloj, fam. de fokedoj; la plenkreskaj virbestoj havas plilongeblan nazon; la plej granda fokulo.