PIV · 4646
★fok/o
★fok/o ♉ G. (Phoca vs) de felhavaj mamuloj, parencaj al la rabobestoj k vivantaj en la nordaj maroj.
fokedoj. Fam. (Phocidae) de fokuloj, al kiu apartenas foko, monaĥfoko, halikero, marelefanto k.a.
grizfoko. Halikero.
orelfokoj. Otariedoj.
fokuloj. Subordo (Pinnipedia) de mamuloj, el la ordo de karnovoruloj, vivantaj en la maro.
monaĥfoko
1 Sp. (Monachus monachus) de fokedo el la marbordoj de la Mediteranea regiono k Maŭritanio.
2 La g. (Monachus), al kiu apartenas i.a. monaĥfoko 1.