← Reen al F

PIV · 4645

★fojn/o

fojn/o. Matura herbo, kiun oni falĉas k sekigas ĉe la suno, por ĝin konservi kiel nutraĵon por la brutoj: rikolti fojnon Z; ŝtopi felsakon per fojno (por ĝin sekigi); draŝi fojnon Z (vane labori).  fojnamaso.
fojni (ntr) Falĉi k poste turni k returni la falĉitan herbon, por ĝin sekigi.
fojnado. Agado de fojnantoj.
fojnejo. Subtegmento, en kiu oni konservas la fojnon.
fojnujo. Aparato en formo de horizontala ŝtupetaro oblikve fiksita al muro, en kiun oni metas fojnon k pajlon por la nutrado de la brutoj.
postfojno. Fojno el dua rikolto en sama jaro.