← Reen al U

PIV 2020 · 16290

★urs/o

urs/o Granda, plandmarŝa, preskaŭ senvosta mamulo (Ursus k parencaj g-oj) el la subordo de rabobestoj: la brunaj ursoj (pluraj sp-oj de la g. Ursus); la blanka (polusa) urso (Thalarctos maritimus); urson al mielo oni ne tiras per orelo Z; li saltas gracie, kiel urso ebria Z; murmuregas la urso, sed danci ĝi devas Z; antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon Z; kiel la leonon tiel ankaŭ la urson via sklavo venkobatis X.  ursokavo.
ursa
Rilata al urso: ursa nesto; ursa dresado; ursa pelto.
(f) Mallerta: fari al iu ursan kareson Z.
ursino. Ino de urso: eliris du ursinoj el la arbaro k disŝiris 42 infanojn X; pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estaj rabitaj ĝiaj infanoj, ol malsaĝulon kun lia malsaĝeco X.
Ursino 🔭 Ĉiu el du borealaj konstelacioj, tre proksimaj al la Polusa Stelo: la Granda Ursino (Ursa major), la Malgranda Ursino (Ursa minor); supre brilis la sep steloj de la Granda Ursino B; li kreis la Grandan Ursinon X.
formikurso. Mirmekofago.
lavurso. Prociono.
marurso. Kn de fokuloj (g-oj Callorhinus k Arctocephalus) el la fam. de otariedoj, kun du tipoj de haroj (la mallongaj estas surkovritaj de la pli longaj) k kies virbesto ne havas kolhararon. marleono.