PIV · 7640
★kav/o
★kav/o
1 Malplenaĵo en solida korpo: strigo en kavo de arbo Z; grujero kun kavoj; li ŝirmis sin en kavo de roko. ☞ fendo, krevo, truo.
2 ❤ Malplenaĵo interne de korpo aŭ organo: la buŝa kavo; liaj okuloj preskaŭ elŝoviĝis el siaj kavoj Z. ☞ anfrakto, antro, kaverno.
3 Pli-malpli profunda malreliefaĵo en la tero: oni ĵetis lin en la arbaro en grandan kavon k oni metis super li grandan amason da ŝtonoj X; en la valo estis multe da bitumaj kavoj X; se iu elfosos kavon k ne kovros ĝin […] X; oni ĵetu lin en kavon de leonoj X; pelis pavon, falis kavon Z (maltrafis); malfacila, kavoplena vojo Z; (f) kavo en la buĝeto; al kavo senfunda ŝtopado ne helpas Z (➞ Danaidinoj).
kava
1 Prezentanta kavon aŭ kavojn: kava trunko, relo, piedestalo; kavaj okuloj, vangoj; kava vojo; ⚔ kava ŝargo (efika kontraŭ blendaĵo). ☞ konkava.
2 ❤ Nomepiteto de ĉiu el la du vejnoj (la supra k la malsupra), kiuj kolektas la sangon el la tuta korpo k portas ĝin al la dekstra atrio de la koro.
kavi (ntr) Esti kava.
kaveto. Malgranda kavo: la ĉarmaj kavetoj de fraŭlinaj vangoj Z (kiuj formiĝas ĉe rideto).
kavigi. Fari ion kava aŭ kavoplena: trinki el sia kavigita mano Z; pluvo kavigis la teron; kavigi vojon, pajloseĝon; kavigitaj trunkoj Z.
kaviĝi. Iĝi kava aŭ kavoplena: mallumaj arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kaviĝis k vastiĝis Z; kaviĝintaj, flaviĝintaj vangoj Z; la benko kaviĝis sub lia pezo.
kaviĝo
1 Estiĝo de kavo(j): la kaviĝo de grundo post pluvego.
2 ☐ Estiĝo de kavoj interne de likvo sub la efiko de altfrekvencaj radioj.
elkavigi. Eligi el kavo: elkavigi arbradikojn.
elkavigo ⚕ Operacio, kiu konsistas el forskrapo, ĉefe de osta internaĵo: petromastoida elkavigo.
enkaviĝi = kaviĝi: liaj okuloj estis profunde enkaviĝintaj Z.
aerkavo ✈ Atmosfera malsuprenira fluo, kiu nuligas la portan povon de planeo.
akselkavo, genukavo. Naturaj kavoj sub la akselo aŭ la genuo.
belkaveto. Kaveto en karnoza korpoparto: belkaveto ĉe vangoj.
foskavo. Longforma kavo, fosita por drenado, ŝirmado ks: li mem vidis la kastelon kun ĝiaj duoblaj foskavoj Z; la knabo sidadis sur rando de foskavo Z.
lupkavo ⚔ Konusforma fosaĵo en la tero, sur kies fundo staras vertikala pintigita fosto, sur kiun enpikiĝu enfalinto.
mankavo. Kavo, formita de la malstreĉita mano: kiu kolektis la venton en siajn mankavojn? X; ĉerpi akvon en sia mankavo; trinki el sia mankavo.
okulkavo. Orbito 1: min la mort’ rigardas per okulkavoj K.
radkavo. Radsulko.
ursokavo. Artefarita kavo, en kiu oni tenas ursojn en zoologia ĝardeno.