← Reen al K

PIV · 7639

★kaŭz/o

kaŭz/o
Φ Tio, pro kio io estas aŭ iĝas tia, kia ĝi estas: la unua kaŭzo (antaŭ kiu oni ne povas koncepti iun alian); la efika kaŭzo (la fenomeno necese antaŭa al alia).
Tio, pro kio io okazas: kaŭzo de milito, de malsano; ĉiu kutimo devas havi siajn kaŭzojn Z; el kaŭzoj pure financaj Z; cirkonstanco eksterordinara! Certe ĝi ne estas sen kaŭzo Z; kio do estas la kaŭzo, ke subite naskiĝis tia granda vento? Z; la proceso, al kiu tiu ĉi bela loko donas la kaŭzon Z; famo ne flugas, se kaŭzo ne estas Z; kia estas la kaŭzo, ke la klubo ne respondas miajn leterojn? Z; la forgeso de tiu ĉi principo estis la kaŭzo, kial miaj reformoj plaĉis al neniu Z. kialo, fonto, ĝermo.
Tio, pro kio oni agas, sentas ktp: se vi tion konsilas al mi, vi sendube havas por tio ĉi gravajn kaŭzojn Z; ne komprenante la kaŭzojn, kiuj kreis vian opinion Z; li ĵetis lin en la fornon, kvankam li ne havis ian kaŭzon por tio Z; vi ne havas kaŭzon por koleri Z; ŝi havis plenan kaŭzon por triumfi Z; doni al iu kaŭzon por plendi Z; ne estas kaŭzo timi Z; ĉu vi ne scias la veran kaŭzon, kial kelkaj komencis tian subfosadon? Z; pro la kaŭzo de Z, ke Z. motivo, pravigo.
kaŭza. Rilata al kaŭzo, konsistiganta kaŭzon: kaŭza interrilato; la kuracado devas turni atenton al la kaŭza momento Z; kaŭza verbo ( faktitivo).
kaŭze de. El kaŭzo 23: oni ne multe povis kompreni kaŭze de konstanta tusado de lia sekvanto Z; mano, kiu kaŭze de sia naĝmembrano fariĝis pli granda Z; estis gastokunveno, kiel ofte okazas kaŭze de reciproka intervivado Z; la fraŭlino, kiu perdis la fianĉon kaŭze de la nevenkebla Aleĉjo Z; la fratino kaŭze de enuo k de malboneco malpacas kun la familio Z; kaŭze de tiaj cirkonstancoj ŝi almetis la vizaĝon al la fenestra vitro Z; mi aŭdas ĝian kriadon kaŭze de ĝiaj premantoj X. pro, de.
kaŭzi (tr) Esti la kaŭzo de; estigi, okazigi: la maŝinoj kaŭzas diversajn difektojn de la korpo Z; malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj doloron Z; kaŭzi al iu trompiĝon Z, grandajn elspezojn Z, bedaŭron; tio kaŭzis, ke la solvaĵo estis precipitita; vi kaŭzis tion, ke mi devas vin malestimi Z; la ombro moviĝadis, kio cetere povis esti kaŭzata de la neregula moviĝado de la kandela flamo Z; la ĝojo estis kaŭzita ĉefe de la bona manĝaĵo Z; la kataroj kaŭzitaj de cirkonstancoj lokaj Z. estigi, naski, krei, kuntreni, venigi, enporti, alporti, sekvigi, rezultigi, veki.
kaŭzeco Φ Rilato inter la kaŭzo k ĝia efiko: principo pri kaŭzeco (kaŭzeca principo; Vd principo). determinismo, karmo.
miakaŭza. Kaŭzita de mi: malben’ ne miakaŭza Z.
prakaŭzo Φ La unua kaŭzo, kiu kaŭzis ĉion k mem ne estis kaŭzita.
senkaŭza. Ne havanta ĝustan kaŭzon: multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj X; senkaŭza malbeno ne efektiviĝas X; senkaŭze ĉasas min miaj malamikoj X. senbaza, pretekste.
celkaŭzo Φ Unu el la kvin skolastikaj kaŭzoj por ajna natura aŭ home produktita afero; ĝi indikas kondiĉigon k direkton de iu ago aŭ fenomeno per iu fina celo.