PIV 2026 · Artikolo 7638
★kaŭterizi
Derivaĵoj en la artikolo 5
★ kaŭterizi tr MEDI apliki varmegon aŭ ĥemian substancon por detrui histon aŭ por fermi vundon: mi devas ... kaŭterizi malgrandan vundon B (figurasence) la hipokriteco de trompantoj, kiuj havas la konsciencon kaŭterizitan kvazaŭ per brule varmega fero NT ➞ bruligi, korodi, mordi, ronĝi.
kaŭterizado kaŭteriza operacio.
kaŭterizanto
1 iu, kiu kaŭterizas.
2 ĥemiaĵo, ŝtono, materialo, kiu havas kaŭterizan efikon.
elektr1okaŭterizado kaŭterizado per kaŭterizilo varmigita per elektro ① 3.
galvan1okaŭterizilo MEDI kaŭterizilo formita el platena drato ruĝigita per kurento.