PIV 2020 · 8504
korod/i
korod/i (tr)
1 Ⓚ Kemie difekti la surfacon de io: akvo korodas metalojn; fero korodita de rusto; koroda acido, sublimaĵo. ☞ alteracii, mordi.
2 (f) Iom post iom detrui, elmordi: la ĵaluzo korodis lian forton; koroda ironio.
korodo. Ago aŭ fenomeno, per kiu io estas korodata: plumba kablomantelo malrapide detruata per korodo. ☞ erozio.
korodaĵo. Substanco, kiu korodadas.
korodimuna. Ŝirmita kontraŭ korodo: korodimunaj klingoj de tranĉiloj.