← Reen al K

PIV · 7637

kaŭter/o

kaŭter/o Instrumento, destinita bruligi la histojn: la ĉefa parto de kaŭtero estas platena drato, varmigata aŭ per alkoholo (termokaŭtero) aŭ per elektro (galvanokaŭtero). mokso, infera ŝtono.
kaŭteri (tr) Apliki kaŭteron sur histon, por ĝin detrui.
kaŭterado. Tia operacio.
kaŭterpunktoj. Punktoformaj ekbruligoj de la haŭto por kuracaj celoj.
galvanokaŭtero Kaŭtero, formita el platena drato ruĝigita per kurento.
termokaŭtero Instrumento por fari fajropunktojn: en operacio termokaŭtero ebligas tranĉi histojn aŭ koaguli sangon per bruligo.