PIV · 7636
kaŭstik/a
kaŭstik/a
1 (pp kemia substanco) Tia, kia detruas la histojn: sodo k potaso estas kaŭstikaj.
2 (f) Morde, akre moka: kaŭstika sprito, spritaĵo.
kaŭstiko ☐ Surfaco, kiu entenas lumradiojn refraktitajn aŭ reflektitajn.
kaŭstikaĵo. Substanco kaŭstika: la kaŭstikaĵoj plej uzataj en medicino estas la arĝenta nitrato k la trikloracetata acido.
kaŭstikeco. Eco de io aŭ iu kaŭstika: la kaŭstikeco de Voltero.